Bonan tagon kaj bonvenon ĉe tiu TTT-ejo !

Mi ĉiam sciemis pri ĉiuj sciencaj aspektoj. Antaŭ kelkaj jaroj, astronomio multe interesis min. Poste, mi iom post iom interesiĝis pri gnomona scienco, kiu estas arto por desegni sunhorloĝojn. Tiu scienco estas vasta kampo da aplikoj por matematiko, grafiko, plastiko kaj imago...

Por tiuj, kiuj volas havi ideon pri diverseco de tiu scienco, jen Esperanta artikolo originale verkita de kapitano S. Poljanskij pri kurioza sunhorloĝo. Ĝia tria eldono estis presita en 1909 de la Presa Esperantista Societo el Parizo.

Mia flanke, mi speciale interesiĝis al teoriaj aspektoj. Mi proponas tie ĉi al vi kelkajn malgrandajn proprajn studaĵojn. Kvankam artikoloj tute estas verkitaj en franca aŭ angla lingvo, mi volas iom post iom Esperanten traduki ilin.

Jen kelkaj originalaj sunhorloĝoj. Se vi decidas realigi unu inter tiuj ĉi, ne hezitu sendi al mi viajn komentojn aŭ, se tio estas ebla, malgrandan bilddosieron de via realigo rete. Mi estos tre feliĉa pri tio (skibu al ymassearobasegnomonique.fr). Kompreneble, se vi havas kelkajn rimarkojn (ekzemple: pro lingvaj eraroj...), sugestojn, komentojn aŭ se vi bezonas precizigojn, ne hezitu sendi al mi malgrandan retmesaĝon (ymassearobasegnomonique.fr).

Bonan viziton...


Demandoj / respondoj, kie vi eble trovos la precizecojn kiujn vi mankas (retpaĝo en franca lingvo).


Retpaĝo de ligiloj al aliaj TTT-ejoj, kiuj pritraktas gnomonan sciencon kaj sunhorloĝojn (retpaĝo en franca lingvo).

Dato de kreado: 20-an de Marto 2001
Dato de lasta ĝisdatigo: 11-an de Junio 2001 (Dankon René)