TriSph --oOo-- Versio V17avr17 Yvon Massé ymassegnomonique.fr |
Mi vere deziris doni Esperantan tradukon al TriSph por disvolvi tiun belan lingvon sed mi ne tre spertas pri Esperanto: mi nur lernadis ĝin du jare kaj ne vere praktikis. Tiel tiu traduko ne estas perfekta (sed kio estas perfekta?). Do bonvolu akcepti la diversajn erarojn de tiu retpaĝo kaj generale de la programeto TriSph. Aliflanke, ne hezitu kontakti min por indiki al mi la korektojn, kiujn mi devas alporti al tiu traduko.
TriSph estas programo, kiu ebligas solvi sferajn triangulojn. Sufiĉas entajpi 3 valorojn de la triangulo, latero aŭ angulo, kaj TriSph kalkulas ĉiujn aliajn valorojn. Agordo-dosiero, kiun uzanto povas modifi, ebligas adapti solvon de triangulo al diferencaj praktikaj aplikadoj. Trisph estas liverata kun agordo-dosiero, kiu kunigas ĉefajn triangulojn uzatajn en sunhorloĝa scienco (vidu dokumenton).
TriSph enkorpigas 3 kromprogrametojn laŭ sama logiko: se sufiĉe da parametroj estas entajpitaj, iuj ajn ili estas, kromprogrameto kalkulas ĉiujn aliajn valorojn. Tiuj kromprogrametoj estas:
Tiu nova versio inkluzivas akuratajn efemeridojn kaj la agordo de ĝia kromprogrameto Suna altangulo permesas konsideri:
Ekde versio V10nov12, TriSph malkaŝis ĝian kodon kaj iĝis libera programaro kun permesilo MIT. Aliflanke, TriSph estas kompilita per Lazarus, kompililo por diversaj operaciumoj, tiel TriSph povas funkcii sub Vindozo, Linukso kaj Mac OS X.
Malgraŭ granda zorgo disdonita por kontroli tiun programon, eblas ke iuj cimoj eskapis mian atenton. Se vi konstatas iun ajn misfunkcion, ne hezitu kontakti min: mi zorgos alporti necesajn modifojn. Mi ankaŭ tre atentos plibonigajn proponojn el uzantoj se ili esprimas specialan bezonon (ymassegnomonique.fr).
Bonan uzadon!...
Elŝutu la instalilon, duoble alklaku ĝian piktogramon kaj respondu demandojn.
Elŝutu la kunpremitan dosieron kaj ekstraktu ĝin en dosierujo. La programo (TriSph.exe sub Vindozo kaj TriSph sub Linukso) situas en la dosierujo. Duoble alklaku piktogramon de la programo por ĝin lanĉi. Ŝanĝu la lingvon Esperanten per ĉefa menuo.
Por Esperanten ĉanĝi la lingvon de versio V21août14, forigu la punktokomo, kiu komencas la sekvantan linion, ĉe la fino de dosiero TriSph.ini:
;Ext_lng=_eo
Elŝutu la disko-bildon kaj malfermu ĝin. Movu la aplikaĵon TriSph, kiu situas ene, al la dosierujo nomata Aplikaĵoj. Lanĉu ĝin kaj ŝanĝu la lingvon Esperanten per la ĉefa menuo.
Por Esperanten ĉanĝi la lingvon de versio V21août14, forigu la punktokomo, kiu komencas la sekvantan linion, ĉe la fino de dosiero TriSph.ini:
;Ext_lng=_eo
Ekstraktu fontkodojn en dosierujo. Per Lazarus, malfermu projektan dosieron TriSph.lpi kaj kompilu la programon.