S. Poljanskij
La originaleco de la sunhorloĝo Diĵona konsistas en tio, ke 1) ĝi estas aranĝita sur tero mem (sen piedestalo), kaj 2) la observanto, por koni la horon, devas starigi sin sur la ciferplaton, kaj lia ombro montros la tempon. La unua modelo de tiu ĉi kurioza monumento astronomia - sciigas S-ro Méray - estas konstruita antaŭ la preĝejo de Brou en Bourg de ĝia arĥitektisto Andreo Colomban; en la Diĵona parko, sur la bordo de rivero Ouche, ni vidas kopion de tiu horloĝo. S-ro Gruey dubas, ĉu troviĝas ankoraŭ ie sunhorloĝo simila je tiu. Eble iu el la legantoj volos aranĝi tian instrumenton, simplan kaj kuriozan, povantan esti ornamo de iu ajn ĝardeno aŭ placo kaj servi kiel memorigaĵo pri Esperanto; al ili mi proponas tiun ĉi praktikan montron por la konstruo de tia horloĝo sur kia ajn loko de la terglobo.
Por tio ĉi ni devas unue trovi teran placeton, lumigatan de suno la tutan tagon (aŭ almenaŭ pli grandan parton de la tago) dum la jaro kaj desegni sur ĝi meridiana, t. e. sud-nordan linion (vidu la rimarkon post la artikolo); poste preni unu punkton de tiu linio kiel centro kaj per ŝnureto kaj bastoneto desegni ĉirkaŭ ĝi rondon, kies radio ne devas superi mezan homaltecon (alie la ombro de l'observanto iam ne atingos horan markon); post tio, komencante de unu el ekstrempuntoj de la meridiana diametro, dividi la rondlinion en 24 egalaj partoj ¹), kaj fine desegni la diametron orient-okcidentan. La prepara laboro estas preta.
La horaj markoj de la estonta horloĝo devas esti dismetitaj laŭ elipslinio, kies granda akso (la plej longa diametro) estas samtempe la orient-okcidenta diametro de la rondo. La longo de la malgranda akso dependas de la geografia latitudo kaj povas esti kalkulita per la "unua tabelo", aldonita al tiu ĉi artikolo. La tabelo montras, kiom da milonaj partoj de la rondradio havas la duono de la malgranda elipsakso. Tiun longon ni mezuras de la centro al nordo kaj al sudo, kaj ricevas la ekstempunktojn de la malgranda akso.
Nun sur la granda akso de la elipso ni serĉas du fokusojn, unu oriente de la centro, la alian okcidente. La interspaco inter la finpunktoj de la malgranda akso kaj la punktoj nomataj fokusoj estas egala al la duono de la granda akso (aŭ al la radio de la rondo); tio ĉi permesas facile trovi la fokusojn. En ilin ni fiksas du akrigitajn bastonetojn.
Poste, preninte ŝnureton kun du maŝoj en ĝiaj ekstremaĵoj, havantan la longon de la granda akso, ni metas tiujn ĉi maŝojn sur la bastonetojn en la fokusoj kaj per tria bastoneto streĉas la ŝnuron tiel ke ĝi havu la formon de litero aŭ . Movante tiamaniere tiun ĉi bastoneton okcidenten kaj orienten, ĝis kie eble, norde kaj sude de la granda akso, ni desegnos la serĉatan elipson. Poste ni strekas la dek kordojn paralelajn al la diametro sud-norda kaj ligantajn la dividpunktojn de la rondo; kie tiuj ĉi kordoj trairos la elipslinion (ĉiu en du punktoj), tie ni havos la lokojn de la 20 horaj markoj. Al ili ni devas aligi ankoraŭ la 4 punktojn sur la ekstremaĵoj de la aksoj kaj ricevas kune 24. La finpunktoj de la granda akso respondas al la VI horoj de la mateno kaj vespero, tiuj de la malgranda respondas al la XII de la tag- kaj noktmezo. Al la ceteraj punktoj ni devas doni la numerojn laŭ la sama ordo kiel sur la ordinara horloĝo (se ni troviĝas sur la norda duonglobo), t. e. post la XII dekstren devas esti: I, II, III,... kaj maldekstren: XI, X, IX,... (Fig. 1). Por la suda duonglobo la ordo de la numeroj devas esti returna, t. e. maldekstren I, II,... kaj dekstren XI, X,...La ciferplato estas finitas. Por uzi ĝin, la observanto devas meti sin sur ian punkton de la malgranda akso, sed tiu ĉi punkto ŝanĝas sian lokon laŭ diversaj monatoj (eĉ laŭ la diversaj semajnoj). Oni devas signi tiujn ĉi punktojn. En la horloĝo Diĵona tio ĉi estas farita tiamaniere: laŭlonge de la malgranda akso kuŝas mallarĝa langforma ŝtono, kies mezo troviĝas en la centro de la elipso; ĝi estas dividita en 12 placetoj, kiel estas montrite sur la sekvanta figuro: sur la ekstremaĵoj po unu, sur la alia parto po du apude. La placetoj havas sur si la signojn zodiakajn: I de Akvoverŝanto (respondanta al januaro), II de Fiŝoj (resp. al februaro), III de Ŝafo (resp. al marto) kaj tiel plu. Por koni horon, la observanto devas meti sin super la signo zodiaka respondanta al la monato (vidu Fig. 2).
Por agi pli precise, oni devus marki laŭ la malgranda akso ne la placetojn nur, sed la 7 punktojn, montritajn sur nia figuro laŭ la meza linio, kaj la observanto devus meti sin super la punkto XII, kiam la suno enpaŝas en la signon de Akvoverŝanto (20 jan.) aŭ en tiun de Pafarkisto (22 nov.), super la punkto XII, kiam la suno enpaŝas en Fiŝojn (19 febr.) aŭ en Skorpion (25 okt.), k. t. p.; en interaj tagoj li devus meti sin super interaj punktoj, egalmezure movante sin, konforme al pasintaj tagoj, de la punkto I al la II aŭ de la X al la XI. La punktoj VI kaj XII prezentas limojn - nordan kaj sudan -, de kiuj oni devas komenci returnan movadon al la centro.Por konstrui tiun ĉi "vojeton de l'observado", sekve, estas bezone marki la ĵus diritajn sep punktojn. La meza el ili troviĝas en la centro de la elipso; la interspacoj de la tri sudaj punktoj de la centro estas samaj kiel tiuj de la tri nordaj. Por la lokoj sur la tera ekvatoro tiuj ĉi tri interspacoj estas difinitaj per la 0,203, 0,367 kaj 0,434 ²) partoj de la granda duonakso de la elipso. Por la aliaj lokoj ni devas multobligi tiujn ĉi numerojn per nombro, dependanta de la latitudo, sub kiu ni troviĝas, kaj kalkulata el la supredirita "Tabelo unua"; oni devas nur preni la latidudon ne el la I-a kolono, sed el la III-a.
La signoj de la zodiako nun ne estas uzataj kaj pro tio anstataŭ la sep suprediritaj punktoj estas preferinde marki la punktojn, kie la observanto devas starigi sin 1) en la komenco de ĉiu monato kaj 2) en la tagoj de la somera kaj vintra sunstarado, ilia nombro estos 14. Al ili estas eble aldoni la centron de la elipso por la tagoj de la printempa kaj aŭtuna tagnoktegaliĝo (ekvinokso). La interspacojn de tiuj ĉi punktoj de la centro montras la "Tabelo dua" aldonita malsupre. En ĝi la signo "+" montras la direkton al nordo, kaj la signo "-" al sudo. Oni ne devas malmemori, ke la nombroj de la "Tabelo dua", kiel la 3 suprediritaj, respondas al la ekvatoro; por la aliaj lokoj ilin oni devas multobligi per la nombro, kalkulita el la "Tabelo unua", kiel estas montrite supre (vidu Fig. 3).
La ekstero de la sunhorloĝo estas kelke diversa por nesamaj latitudoj. Sur la ekvatoro la elipsa ciferplato prenas la formon de rekta linio: dire -, la hormarkoj kuŝas laŭ la orient-okcidenta diametro de la helpanta rondo, kaj la horloĝo havas la eksteron de rektangula kruco: +, formita per la "vojeto de l'observado" kaj la "ciferplata linio". Mi devas rimarki, ke tie ĉi la horloĝo ne povas montri la horojn dum la tempo de la tagnoktegaliĝoj, ĉar tiam la ombro de l'observanto falas la tutan tagon laŭlonge de la ciferplata rektlinio kaj trapaŝas ne unu, sed kelkajn markojn. - Sur la lokoj inter la ekvatoro kaj la tropikoj la ciferplato havas la formon de mallarĝa elipso, la "vojeto" fariĝas pli mallonga ol antaŭe, sed daŭros eliri ekster la elipso, t. e. la horloĝo havas la formon de la litero greka "phi" aŭ rusa "fert": . - Sur la tropikoj mem la "vojeto" ĉesas eliri el la elipso kaj finiĝas precize sur la markoj de la horoj XII; la horloĝo fariĝas simila al la kapo de ŝraŭbo: . - Plu, inter la tropikoj kaj la polusoj la elipso daŭras fariĝi pli larĝas, kaj la "vojeto", kontraŭe, malgrandiĝas kaj restas ĉiam interne de la elipso; tial la sunhorloĝo havas la formon de la litero greka "theta" aŭ rusa "fita", kuŝanta sur sia flanko: . - Fine, sur la polusoj, la elipso fariĝas rondo (sama kun la helpanda rondo) kaj anstataŭ la "vojeto" ni havos unu punkton; sekve la horloĝo prezentas la vidaĵon de la signo astronomia por la suno: .²) Tiuj ĉi nombroj estas la tangentoj 11° 28', 20° 9' kaj 23° 27', kaj la lastaj arkoj estas la deklinacioj de la suno, kiam ĝi enpaŝas en la longitudojn 30°, 60° kaj 90°.
I | II | III | |
---|---|---|---|
Latitudo : | Malgranda duonakso : | D por 1° : | |
0° 10° 20° 30° 40° 50° 60° 70° 80° 90° |
0,000 0,0174 0,174 0,0168 0,342 0,0158 0,500 0,0143 0,643 0,0123 0,766 0,0100 0,866 0,0074 0,940 0,0045 0,985 0,0015 1,000 |
90° 80° 70° 60° 50° 40° 30° 20° 10° 0° | |
Longo de la vojeto : | Latitudo : |
Rimarko - La II-a kolono enhavas sinusojn de la arkoj, troviĝantaj en la I-a aŭ kosinusojn de la arkoj en la III-a.
1. Por ekzemplo, kalkulu ni la malgrandan duonakson por Diĵono, kies latitudo estas 47° (pli precize 47° 20', sed la minutoj ne havas signifon). En la I-a kolono ni prenas 40°, en la dua al ĝi respondas 0,643. Dekstre de tiu ĉi nombro, inter ĝi kaj la sekvanta 0,766, staras sub la titolo "D" la nombro 0,0128; ĝi kaj la aliaj de la sama kolono montras, kiom pligrandiĝas la malgranda akso, se la latitudo pligrandiĝas per 1°. Ĉe ni la latitudo 47° superas la prenitan el la tabelo 40° per 7°; tial la nombron 0,643 ni devas pligrandigi per 7-oble 0,0123, t. e. 0,0123 × 7 = 0,086. Sekve la serĉata akso = 0,643 + 0,086 = 0,729 de la radio de la helpanta rondo aŭ de la granda duonakso de la elipso.
2. Por kalkuli la mutobliganton de la interspacoj por la punktoj de la "vojeto de l'observado", ni devas preni la latitudon el la III-a kolono. Ekzemple por Diĵono ni havos: al 40° respondas 0,766; al 7° respondas la dekalkulanto -0,0123 × 7 = -0,086 (NB. ni havas ne aliganto, kiel antaŭe, sed dekalkulanton, ĉar tie ĉi, se la latitudo pligrandiĝas, la nombroj de la II-a kolono plimalgrandiĝas, ekzemple por 40° ni havas 0,766 kaj por 50° nur 0,643). Sekve por la latitudo de Diĵono, 47°, la multobliganto estas 0,766 - 0,086 = 0,68. Tial anstataŭ la nombroj ekvatoraj ni havos: 0,203 × 0,68, 0,367 × 0,68 kaj 0,434 × 0,68, t. e. la nombrojn 0,138, 0,250 kaj 0,295 (vidu Fig. 4).por nova stilo | por malnova stilo | |
1-an de januaro | - 0,424 | - 0,390 |
februaro | - 0,307 | - 0,231 |
marto | - 0,133 | - 0,051 |
21-an de marto | 0 | 0 |
1-an de aprilo | + 0,080 | + 0,166 |
majo | + 0,269 | + 0,337 |
junio | + 0,406 | + 0,430 |
21-an de junio | + 0,434 | + 0,434 |
1-an de julio | + 0,427 | + 0,398 |
aŭgusto | + 0,326 | + 0,256 |
septembro | + 0,146 | + 0,060 |
23-an de septembro | 0 | 0 |
1-an de oktobro | - 0,056 | - 0,143 |
novembro | - 0,258 | - 0,330 |
decembro | - 0,400 | - 0,429 |
21-an de decembro | - 0,434 | - 0,434 |
Dato de kreado: 20-an de Februaro 2001